Esperanto (internacia lingvo, teanga idirnáisiúnta, international language)

Information about / Eolas faoi Esperanto  ;  Esperanto-Asocio de Irlando

Saluton, esperantlingvaj legantoj!

La ĉefa celo de tiu retpaĝaro mia estas informi pri mia laboro kiel elektita loka politikisto de la Verda Partio (Green Party/Comhaontas Glas).

Informoj pri verdpartiaĵoj: Asocio de Verduloj Esperantistaj

Mi tiun ĉi paĝon afiŝas en la internacia lingvo, ĉefe por helpi al pasportservanoj kaj aliaj esperantistoj trovi min aŭ nian domon.

Mi loĝas kun mia edzo Rama kiu ne ankoraŭ parolas Esperanton sed iom komprenas.

La domo estas en Howth (angle) / Beann Éadair (gaele, ankaŭ foje literumita Binn Éadair).  Estas havena vilaĝo sur samnoma duoninsulo 16km nordoriente de la urbocentro de Dublin (angle) / Baile Átha Cliath (gaele). Estas tre bela kun montetoj, mardeklivoj, sabla marbordo, arbaroj, erikejoj kaj multaj promenvojetoj.

La domo proksimas al finhalto (Howth/ Binn Éadair) de la urba elektra fervojo Dart.  De la stacidomo, iru maldekstren laŭ la vojo. Vi baldaŭ vidos vojon dekstren kaj supren.  Iru tien. Kiam vi atingos alian vojkruciĝon, iru denove dekstren kaj supren. Post malgranda vojo kaj iom pli granda vojo estas 6 samformaj domoj. Estas la tria domo.

De urbocentro venu per Dart aŭ per buso H3, aŭ malpli rekta buso 6. De Dublina haveno, iru al urbocentro unue, aŭ rekte per taksio. De flughaveno, aŭ iru al urbocentro kaj de tie kiel supre, aŭ uzu malrektan marbordan buson 102 al Sutton kaj Dart-on de tie.

Pro mia politika laboro mi foje forestas.  Kaj mi kaj Rama laboras neregulajn horojn.  Do taŭgaj alvenhoroj ne facile antaŭvideblas.

Por kontakti min: verdire ĉe gmail.com, +353 876178852, 54, Páirc Éabhóra, Beann Éadair, B.Á.C. 13